Dany Boon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Daniel Farid Hamidou |
Aliaj nomoj | Dany Boon |
Naskiĝo | 26-an de junio 1966 (58-jaraĝa) en Armentières |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Cours Simon |
Familio | |
Edz(in)o | Laurence Arné (mul) (2018–) Yaël Boon (en) (2003–2018) Judith Godrèche (1998–2002) |
Okupo | |
Okupo | komikisto aktoro scenaristo filmreĝisoro filmproduktoro |
Dany Boon, naskiĝinta kiel Daniel Hamidou la 26-an de junio 1966 en Armentières (Francio), estas franca komikisto, aktoro, reĝisoro kaj film-produktisto.
La patro de Hamidou devenis de Alĝerio, lia patrino estis franca. Li elektis sian pseŭdonimon laŭ televida serio nomita Daniel Boone de 1964, kies nomo siavice devenas de la nord-amerika blankula pioniro Daniel Boone.
Boon aktoris interalie en Bimboland kaj Joyeux Noël. Li reĝisoris pri La Maison du bonheur kaj Bienvenue chez les Ch'tis, en kiu li ankaŭ aktoris.